Luce Irigaray | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de majo 1930 (94-jaraĝa) en Blaton |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Belgio Francio ![]() |
Alma mater | Katolika universitato de Loveno Universitato de Parizo 8 ![]() |
Okupo | |
Okupo | filozofo aktivisto pri virinaj rajtoj psikoanalizisto universitata instruisto lingvisto feministo ![]() |
Luce IRIGARAY (3a de majo 1930) estas belgi-devena franca feministino, filozofo, lingvisto, psikolingvisto, psikoanalizisto kaj kultura teoriulo kiu ekzamenis la uzojn kaj misuzojn de lingvaĵo rilate al virinoj.[1] La unua kaj plej bone konata libro de Irigaray, publikigita en 1974, estis Speculum. De l’autre femme (1974), kiu analizas la tekstojn de Freud, Hegel, Platono, Aristotelo, Descartes kaj Kant tra la lenso de falocentrismo. Irigaray estis aŭtoro de verkoj kiuj analizas multajn pensulojn, kiel Ce sexe qui n’en est pas un (1977)[2] kiu studas la verkaron de Jacques Lacan kaj politikan ekonomikon en Passions élémentaires (1982), kiu povas esti legata kiel respondo al artikolo de Maurice Merleau-Ponty nome “Interplekto—La kiasmo” en Le Visible et l'invisible,[3] kaj L’Oubli de l’air – chez Martin Heidegger (1999) en kiu Irigaray kritikas la emfazon de Heidegger al tero kiel elemento de grundo de la vivo kaj lian diskurson kaj "forgeson" de aero.[4]
Irigaray estas konata pro sia uzado de tri diversaj manieroj[5] en sia esplorado pri la naturo de genro, lingvo kaj identeco, kiuj estas analiza, esea kaj lirikpoezia.[6] Aktuale, ŝi estas aktiva en la Virina Movado kaj en Francio kaj en Italio.[7]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search